Aug 10, 2005

La Ĉiela Regno


 Posted by Picasa
Supren de nuboj ekzistas alia mondo, kun misteraj verdaj insuloj ŝvebante aere. La blua lumo de la malgravita kampo povas esti vidata ĉirkaŭ la bluaj sferoj sube. La aero estas pura kaj la ĉielo serena. Bonvenon ĉe la Ĉiela Regno! La bildo estis kreita pere de Vue Infinite.

3 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Rigardante viajn belajn kreitajxojn mi supozas ke vi kredas pri la ekzisto de vivo ankau en aliaj partoj de la universo.

Mi mem estas tute konvinkita
pri tio. Mi ne komprenas se homoj neas tion. Certe gxis nun ne ekzistas pruvo... tamen, se sur la tero estas vivo, gxi ankau povas ekzisti aliloke.
Do, vivo en la universo ja estas...sur la tero.
Konsideru la neimageblan grandecon kaj vastecon de la universo, cxu estas logika ke nur unu planedo de la tuta kosmo estas logxata? Mi pensas ke ne.

Probable estas regionoj en la universo kie vivo multas.
Versajne ni estas en la situacio de "ermito" kiu vivas sola en grandega arbaro kaj ne scias ion ajn pri la "ekstera" mondo.

salutas Ralf

MCG said...

Jes, mi kredas ke inteligenta vivo ankaŭ ekzistas aliloke, sur aliaj planedoj. Eĉ sur tero :-). Kaj ni, en nia stulteco, kredas nin majstroj de la Universo... Sed kiel ekscii certe la veron? Neniu volas viziti nin de ekstere kaj ni ne povas vojaĝi for...

Anonymous said...

Saluton,

Jes, mi ofte dubas cxu la homo vere estas inteligenta.
Se oni rigardas kion okazas nuntempe en la mondo, oni povus perdi cxian esperon.
Ne mirige ke neniu sxatas
viziti nin ;-)

salutas Ralf