Aug 9, 2005

La verda ĉielo


 Posted by Picasa
Alimonde, kun suno iom malpli varma ol nia, la koloro de l'ĉielo povas malsimili. Ĉar la maksimuma luma elsendo ondolongo de ĉi suno estas malpli granda, la atmosfera disperso ankaŭ povas havi malpli grandan ondolongon, kaj esti, ekzemple, verda. Poetoj kaj artistoj tie priskribos la belan ĉielan verdon...
Mi aĉetis hodiaŭ kelkajn interesajn librojn, inter ili lernolibron de hungara kun kasedoj, "Nova tipo de scienco" de Stephen Wolfram kaj libro pri ĉigongo, ĉiuj tre malmultekoste.

7 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Ho, vi intencas eklerni la hungaran....tre malfacila
tasko.
Mi konas kubanon kiu translokigxis al Hungario por edzigxi al hungarino.
Li jam vivas tie dum kelkaj
jaroj, sed tamen ne kontentige scipovas la hungaran.
Kun sia edzino kaj amikoj li nur parolas esperante.
Li jam provis akiri la hungaran civitanecon...malsukcese pro manko de suficxa lingvokono.

elkore salutas Ralf

MCG said...

La kantistino Marta Sebestyen kulpas por mia intereso lerni la hungaran... Mi ne intencas regi ĝin altnivele, nur kompreni ĝin iomete por babili. Mi intencus lerni bone la hungaran nur se mi trovas hungaran edzinon, hehehe.

Anonymous said...

Kiel vi sentas japaninon por edziĝi?
Ŝerco! hahaha.

MCG said...

Hmmm, mi ja serioze pensis iam edziĝi japaninon :-)... Ĉu vi konas iun dispoeblan? :-).

Anonymous said...

Ĉu vere? hahaha.
Bedaŭrinde miaj amikinoj edziniĝis jam.
Momenton,,,mi ne edziniĝas ankouraŭ. Kiel vi pensas ?
Ŝerco hahaha.

MCG said...

Hahaha, vi devas unue ŝanĝi la sekson, poste mi vidos... Sed mi estas tre malfacile kontentiĝi pri virinoj kaj elekti la ĝustan, do mi ne promesas nenion, hehehe...

Anonymous said...

Vi certe pravas! ,pri mia unua tasko. ;-)