Aug 12, 2005

Spaco, la malpermesata regno


 Posted by Picasa
Ludinte kun Bryce 5.5 kaj kreinte la ĉisupran bildon, mi ne povis ne pensi ke, post la entuziasmo de la 70-aj jaroj, la spaca konkero de l'homaro ŝajnas esti tre fora. Se en la 70-aj jaroj oni imaginis spacurbojn orbitante Teron kaj Lunon, nun ni eĉ ne povas havi pli ol 2 homojn laborante en spacostacio... Kiu kaj kio kulpas? Ĉu la homoj tro egoistas kaj deziras nur komforton en la iluzia mondo kiun ni detruegas? Ĉu la mona avareco de l'firmajoj kaj registaroj vere komencis ŝanĝi nin en "aĉetiloj"? Nia progreso estas ĉiam ombrita de militoj, krimoj kaj detruo, kiel prave ankaŭ diris Ralf en siaj komentoj. Eble la spaco estas populata de multego da civilizacioj, sed kiu vizitus malbonulojn kiel ni? Mi timas ke, por ankoraŭ multe da jardekoj ni restos kaptitoj de tiu ĉi planedo.

2 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Sinjoro Bush ja parolas pri misio al la planedo Marso.
Probable li nur interesigxas pri tio, cxar li deziras plibonigi sian reputacion.

salutas Ralf

MCG said...

Kion mi vidas estas ke la spacnavedoj ne plu flugos ĝis marte sekvontjare... Mi kredos kiam mi vidos flugo al Marso. Kaj Bush sole deziras pleni siajn poŝojn per mono, por li tute ne gravas la spackonkero aŭ la mondpaco.