Oct 18, 2005

Marborde


 Posted by Picasa
Preparante naĝi en la varma akvo, la belulino revis pri foraj mondoj kaj fantastaj vojaĝoj. Subite, en la luna lumo, aperis du ŝipoj, volvitaj en nebulo. La knabino miregis, ĉar neniu vizitis la regnon. Senvesta, ŝtonigita, ŝi rigardis ilia alprokismiĝo. Estis la unua vizito de eksterne dum multaj jarcentoj. Kaj neniu pensis tiam kiel grava ĝi fariĝos por la planeta estonto. Ĉar, por la unua fojo, la pastroj-militantoj aperis tie, kun novaj ideoj kaj instruoj, kiuj baldaŭ igos la insula regno la plej potenca en la tuta mondo. Tiu somera nokto estas hodiaŭ festata ĉiu jare sur pliaj planedoj, kiel la reviviĝo de nia civilizacio.
Tiu ĉi deziras esti alia fragmento el mia kolekto de fantastaj nuveloj kiujn iutage mi esperos verki en Esperanto. Certe, la natura bildo estus kun la knabino tute senvesta, kaj inicie tiel mi kreis ĝin. Sed, por eviti ofendi iun personojn kiuj ankaŭ estus ofenditaj de la artaĵoj de Mikelanĝelo aŭ Rodin, mi decidis enmeti tie ĉi nur ligilon. Kiu deziras vidi la originalan bildon, bonvolu iru tie ĉi. Sed se vi, miaj amikoj, opinias ke la inicia bildo bonas tie ĉi, mi metos ĝin malkaŝe en mia blogo.

6 comments:

Hans-Georg Kaiser said...

Kara,

mi estas por tio montri la bildon, kun la nuda belulino, mi klarigas tuj, kial. Miaj pensoj turnas ofte pri inoj, sed mi ne komprenas ilin, serioze ne, tute honeste, eble tial ili tiom intereas min. Al mi ili kondutas preskuax ĉiam strange, kaj mi ne komprenas, kial inoj kutime evitas cxiun konfrontadon kun viroj,, ili evitas kiel folioj en arbo:), kiel akvo en rivero, ili tute alie reagas kiel ni volus, nu, jen... Se ni krias, ili silentas, se ni ploras, ili ridas... ktp... Se ni blagas, ili nur ridetas...Nu, mi scias, ke estas esceptoj, sed mi supozas, ke multaj damoj tiel regas, ili kunportas iun sekreton kun si, iun agadplanon, kiun mi neniam povis eltrovi. Estas tiel kvazaŭ blinda urso aux talpo trotus inter ili, tiel mi sentas min en ĉeesto de damoj, kvankam mi kondutas alie:), por kaŝi tion...Jen eble la kauzo pri mia eterna scivolo pri inoj. Cxu mi vere estas tia sxtipkapulo, mi timas, ke jes. Inoj estas kiel fantomoj en nebulo, se iu enpenetras en ilian regnon, ili delikate flankeniras..:), malaperas post vualo... Via damo esta tipa tia kazo, ecx se tute nuda, sxi ne donas ecx iomete de sia sekreto al ni, vi povus dormi kun ŝi, nenio pri tio ŝanĝiĝus...
Nur ni viroj estas malfermaj kiel akvoglasoj, neniu sekreto pri ni, kiom ajn ni penas, jam se oni vidas nin, oni scias, kiaj ni estas, kion ni strebas... en kiun tirkeston ni apartenas...la taktiko de la inoj estas supera al nia plumpa stilo:) Ie mi legis, ke ili pensas tute alie ol ni, tion mi absolute akceptus...
Eble mi estas ankaŭ nur escepto kiel viro, precipe stulta, mi ne volas ofendi aliajn, kiam mi konatiĝis al multaj esperantistoj mi unue tre miris, ke mi estas unuavide tiel alia kiel la plej multaj, tion oni lernas nur en komparo al aliaj... sed eble ankaŭ tio estas sapvezika imago... mi ĝojas, ke ankaux vi moviĝas iom rande de la normaleco, tio konsolas min

Bonan nokton,
Gxis iam! Cez!

Kun mia edzino, tion mi volas aldoni, mi vivas jam eterne kune, ni estas harmonia geo, sed kial? Nur tial, ĉar ŝi ĉiutage havas novan suprizon por mi, neniam mi povas esti tute certa:) Do, eĉ dumviva kunvivado kun vere kara ino ne povas alporti lumon en la aferon:), ankaux ŝi estas miraklo-kesto.
Kaj la oka mondmiraklo estas la inoj, tio estas certa:)

Bonvolu estingi la unuan komenton...

MCG said...

Dankon, Cezaro, vi tute pravas. Kaj la fakto ke ŝi estas kun la dorso al ni faras ŝin eĉ pli kaŝema!

Hans-Georg Kaiser said...

Kara nova amiko,

ne diru Cezaro, ne moku min:). Sufiĉas jam Cezar al mi, ke mi elektis tiun kromnomon, jam ofte alportis mokojn en Esperantio al mi, sed mi pensis tiam naive, ke mi iom esperantigu mian nomon. Pri Cezaro mi tiam tute ne okupigxis, do ne sciis, kia li estis, li ne estis tiom acxa kiel Hitler, mi diru, sed tamen... mia heroo li tute ne estas... Mia nomo Kaiser= imperiestro, ekestis el la romia Cezaro, Cejzer, Kejzer, Kaiser, el Cezaro fariĝis ankaŭ caro. Mi estas nek rusa caro nek roma imperatoro, nur ulo, kiu havis la stultan ideon nomi sin laŭ sia propra nomo, ĉar iu gitaristo elektis en Germanio tiun nomon Cezar, de Renft, fama ribelema kaj tre poezia rokgrupo en GDR, mi skribis iam eĉ tekston por ili: "La morta soldato", kaj mi pensis, se Cezar povas fari tion, mi eĉ pli rajtigite povas nomi min Cezar, Cezar estas ja fakte mia propra nomo, li, la gitaristo Cezar, kiun mi ege ŝatas, nomiĝas en vero Gläser (glasoj)... tiel tio iras... kaj tiel mi venis al tiu nomo, tio estas do unuavice referenco al Cezar de la rokgrupo"Renft", kiu tute ne gloris iujn cezarojn, sed en GDR batalis kontraŭ la partiaj caroj kun la rimedoj de la poezio kaj kun lia armilo, la gitaro, en la mano. Nu egale, mi jam ofte klarigis tion al novaj amikoj. Ankaŭ tuj por la aliaj blogemuloj. venonte mi ne plu tiom fanfaronos pri mi, mi esperas:)

Mi gxojas pri via blogo, tiu estas vere bonega! Viaj pentristaj kapabloj estas eksterordinaraj, viaj ideoj entute bonaj, vi estas originala kapo!

Restu tia!
Plu tiel:)!

Samblogeme kaj amike, Cez!

Pardonu la longan komenton:)!

Renft: Iam ĉiu foje volas fuĝi el sia hauxto, iam li pensas pri tio, eĉ se ne lauxte!

PSS: Ke via ino turnas la dorson al ni viroj, estas tute normala afero, tion tiuj ofte faras:) Ili scias tute precize, ke ĝuste tio logas kaj ravas nin:)

MCG said...

Haha, bone kara Cezaro, mi ne mokos vin. OOOPS, mi ĵus uzis "Cezaro" denove...

Hans-Georg Kaiser said...

Resal'!

Kio estas OOOPS:)?
Ĉu eble konciza versio de opso? Sed kio, damne, estas opso? Ops-o aŭ op-so? Hmmmm.... Ambaŭ mi ne konas, grrrrrr...)

Cezar!
OOOPS:)(senvosta:)

Hans-Georg Kaiser said...

Kara amiko,

marbordoj estas vojerarigaj, ĉu? Kiom da peno ĉeokaze necesas klarigi, ke malpi foje estas pli, ĉu?

Amike, Cez!

PS: Mi promesas de nun ne plu nervosegi vin pro tiu bagatela vosto-o:)