Nov 14, 2005

La bobeldetektoro por neŭtronoj


 Posted by Picasa
Mia bobelĉambro estis testata hodiaŭ kaj la rezultoj estas kuraĝigaj. Mi ankaŭ sukcesis fari kelkajn fotojn. Ni havas linean motoron kiu movigas pistonon en ĉambro plenigita per freono 115. Ĉar la premo estos inter 7-27 atmosferoj, la freono estos likvida por temperaturo de 50-60 gradusoj Celsius. La fuziaj neŭtronoj kiuj trapasos la ĉambron kreos malgrandajn bobelojn kiuj estos fotataj en paralela lazerlumo. Tiel oni povas obteni valorajn informojn pri la regiono kie oni havas nuklean lazeran fuzion. La neŭtronojn aperigas malgranda deŭtera-tritia kapsulo plastika, vaporigata de la 60 lazerradioj de Omega el la laboratorio kie mi laboras por mia doktoreco (ankoraŭ la plej forta lazero el Usono, kun sia energio de 40 kJ). Sed ĝis mi havos mian detektoron instalita por kapti neŭtronojn, sufiĉe da laboro ankoraŭ necesiĝas.

 Posted by Picasa

2 comments:

Anonymous said...

Tre interesa raporto. Nur notu ke en Esperanto ni uzas la terminon lasero sed ne lazero.

MCG said...

Dankon, kara beĉjo, kaj bonvolu diru al mi kiuj terminoj estas eraraj, ke mi povu korekti ilin.