Nov 21, 2006

Esperanto en Rochester (Roĉestro)


Hieraŭ vespere mi atendis la kunvenon (ja la lecionon) de lokaj esperantistoj ĉe la Universitato de Rochester, kiun prizorgas Hoss (li instruas Esperanton ĉe la universitato). Entute ni estis kvar kaj babilis en Esperanto kaj la angla. Karyn kaj Joshua ankoraŭ ne estas progresintoj sed partoprenis aktive en la parolado kaj mi certas ke baldaŭ ili fariĝos tre fluaj en la Internacia Lingvo. Mi estis impresiigita ke ekzistas usonanoj kiuj ne nur interesiĝas pri Esperanto, sed vere lernas ĝin! La tempo fluis rapide kaj nia kunveno kiu komencis je 7:15 daŭris ĝis 8:30. En la foto de maldekstre dekstren vidiĝas mi, Karyn, Joshua kaj Hoss (aliaj klasanoj ne povis ĉeesti la kunvenon).
La paĝo de Hoss pri Esperanto ĉe la Univesritato de Rochester estas ĉe http://esperanto.lodestone.org/novajxoj/. Ĝi havas informojn por anglaparolantoj pri la loka Esperanto kurso kaj pri Esperanto ĝenerale. Hoss Firooznia kaj Thomas Alexander estas la plej aktivaj esperantistoj tie ĉi kaj dank'al ili la Esperanto komunumo de Rochester daŭris kreski dum la lastaj jaroj.

5 comments:

Chris said...

Ci tie en francio, por la proksima ekecto, oni havas esperantista posibleco.
http://ecoutevoir.blogspot.com/2006/11/esperanto-libert-candidat.html

Chris said...

esperanto

MCG said...

Dankon pro la vizito kaj komento, kara Ecoutevoir. Tre interesan adreson vi prezentis!

Anonymous said...

Bona blogo
mi ne vidis gxin antaûe! :-P

MCG said...

Hehe, ne gravas, mi ne estis tre aktiva lastatempe... dankon pro vizito!