Jun 30, 2005

Somere

Somere,
Ĉambro mia,
Infero fariĝas.

Tegmento, sunbanita, brulegas;
Unuetaĝe la varmo subenfluas
Bruligas l'aeron en miaj pulmoj.

Antaŭfenestre,
La foliaro
Verdegas, kreskas,
Sunmakuligas.

Dumtag' mallumas,
Malmult' videblas,
Nur la varmego,
Spit' ventumiloj
Daŭras kreski
Ĝis miaj pensoj fandas
Kaj ĉio transformas
En somerdormo.

7 comments:

Anonymous said...

Ho! Kia varmega somero kaj kia bona poemo!

MCG said...

Dankon! Sed vere tiel mi vivas ĉi somere. Estas terure! :(.

Anonymous said...

Mi pensis ĝis nun ,ke Novjorko estas tre malvarma loko kial mi vidis en kinoj kun multa neĝo.

MCG said...

Vintre fridas, sed somere pli varmas tie ĉi ol Kalifornie...

Anonymous said...

Vi loĝas malmildan lokon.
Tamen tie estas romantika kiam Kristonasko ,ĉu ne?

Japano havas sezono ankaŭ.
Kaj japanoj plezuras sezonon per diversaj rimedoj.
Tamen tio estus pasinta afero.
Nuntempe japanoj petas helpi al elektro.
Malmulte malĝoja.

日本人なら情緒豊かに粋に生きたい。

MCG said...

Kristnasko en Usono havas nenian konekton kun Kristnasko. Neniu mencias la naskiĝo de Jesuo, sed oni rapidas spendi monon kaj aĉeti sensencaĵojn...
Kara Bezonata, mi tute ne povas komenti ĉe via blogo. Mi volis diri mian opinion pri kelkaj aferoj skribitaj de vi, sed ne povis komenti. Kaj ne volas komenti pri aliaj blogoj en mia blogo :-).

Anonymous said...

Kara Gebeleizis, mi komprenis vian senton ,ke vi ne volas skribi pri alia blogo ĉe ĉi tie.
Nun mi skribas metodon de skribi komenton en mia blogo.
Bonvole legu kiam vi havas libertempon.