Jan 23, 2006

Atentu al ursoj


Posted by Picasa
Pasintsemajne mi vizits la lokan zoologian ĝardenon. Spite de la malvarmo, ĉiuj animaloj disponeblis, nur la blanka urso (Thalarctos maritimus) ne videblis. Probable ĝi estis en ferio aliloke. La sola urso kiun mi trovis estis tiu el la foto, kaj probable ke se vera urso aperintus malantaŭ mi, tia estintus mia sincera reago. Mi nur timas ke sufiĉe baldaŭ, kun la rapideco de la naturdetruado far Homo sapiens, ni vidos la blankajn ursojn nur kiel en la ĉi supra foto...
Jen mi rememoris ke mi havis alian similan renkontiĝon kun bruna "urso" kiam mi estis multe pli juna. Ŝajnis pli paca ol la pasintsemajna...

Posted by Picasa

Jan 16, 2006

Ekzistas montoj kaŝitaj en ĉielo


Posted by Picasa
Ekzistas montoj kaŝitaj en trezoroj. Ekzistas montoj kaŝitaj en marĉoj. Ekzistas montoj kaŝitaj en ĉielo. Ekzistas montoj kaŝitaj en kaŝinteco. Tiu ĉi estas la tutkompreno.
Antikva budhao diris, "Montoj estas montoj, akvoj estas akvoj." Tiuj ĉi paroloj ne signifas ke montoj estas montoj; ili signifas ke montoj estas montoj.
Tial esploru la montojn profunde. Kiam vi esploras la montojn profunde, tiu ĉi estas la laboro de l'montoj.
Tiaj montoj kaj akvoj mem fariĝas kleraj personoj kaj saĝuloj.

La ĉi supra citaĵo estas belega fragmento el "Ŝobogenzo", verkita de la granda japana Zeno majstro Dōgen Zenji (1200-1253). Li ankaŭ diris: Se vi trovas unu aferon laciga, vi trovos ĉiujn aferojn lacigaj.
Pasintsemajne mi vidis montojn kaŝitajn en ĉielo, kiel en la ĉi supra foto, kaj rememoris la vortojn de Dogen. La realeco estas ja difera de kiel ni perceptas nian iluzian mondon.

Jan 9, 2006

Burkhard Heim kaj la antigravito


Burkhard Heim Posted by Picasa
Leginte tiun ĉi artikolon min surprizegis la vera ebleco voiaĝi stelen kun superluma rapideco per forta rotacia magneta kampo. Mi parolos plu pri Burkhard Heim (1925-2001), la kreinto de la "Heima Kuanta Teorio" post kiam mi havos iom da tempo legi liajn artikolojn. La esperanta traduko de liaj ideoj povas esti legata sur ĉi tiu paĝo. Ĉar li estis handikapigita en akcidento kie li perdis la manojn la vidkapablo kaj 90% de sia aŭdkapablo, li aperigis malmultajn sciencajn verkojn kaj estis malmulte konata en la sciencaj cirkloj. Sed lastatempe aliaj fizikistoj provis liajn ekvaciojn kaj trovis ke la Heima Universo modelo rimarkinde ekzakte kalkulas la masojn de elementaj partikloj. Nun, post lia morto, lia teorio de uniiĝinta kvanta kampo komencas esti pli serioze rigardata.
Oni kredas ke, uzante rotacian magnetan kampon, vojaĝo al Marso daŭrus 3 horoj kaj al stelo 11-lumjarojn fora 80 tagojn. Ankaŭ, ĉar la spacŝipo vojaĝus en paralela spaco per antigravita forto, ĝi ne bezonus karburaĵon. La teorio postulas 25 Tesla magneta kampo por levi 150 tunojn de sur la tera surfaco... Mi devas legi plu por konvinki min pri la realeco de tia teorio, sed se ĝi pruvas vera, brila estonto atendas la spacvojaĝantojn!

Jan 4, 2006

Nudigita (angle: Stripped) far Rammstein


Posted by Picasa
Mi malkovris tiun ĉi videon en mia hejma kolekto dum la vespero de la 31-a de decembro. Estas tute rimarkinda melodio kaj filmeto pri olimpika spirito far la rimarkinda germana rokgrupo Rammstein. Beĉjo jam parolis pri ili ĉi tie.

Posted by Picasa
Mi demandas min nun se la olda olimpika spirito plu vivas. La ideo esti pli bona, pli forta kaj pli lerta ŝajnas esti anstataŭita de la avideco por mono.

Posted by Picasa
Sed, kiu scias, eble iutage niaj spiritoj denove celos ĉielen flugante kiel birdoj en mondo paca kaj serena. Nur de ni mem dependas havi tian estonton.
Morten Svendsen rimarkis ke la bildoj estas el la filmo "Olympia" kreita en 1938 de Leni Riefenstahl.

Dec 29, 2005

Samsara


Posted by Picasa
Ĉu okazis iam al vi, post legado de libro, spektado de filmo aŭ aŭskultado de kanto, deziri ion pli puran ol kion tiu ĉi mondo povas oferi al ni? Sentante vin homa, sed dezirante adiaŭi la limigon de nia ekzisto kaj brakumi ion pli altan, pli puran, pli daŭran? Laŭ Budismo, "samsara" estas la ciklo de laŭsekvaj ekzistoj de nia animo. Sed eble en la moderna tempo, kun ĉiu libro legata, kun ĉiu filmo spektata,kun ĉiu kanto aŭskultata ni vivas pluan vivon, ni vivas plenan samsaron dum unu sola vivo. Iam, per tiuj travivaĵoj, mi sentas min riĉa, tiel riĉa, ke la vivo mem ŝajnas halti por momento, la tempo ne plu fluas, ĉio ŝtoniĝas en eterno. Tiam mi pensas ke estas momento bona adiaŭi mian efemeran ekziston, pace. Ne mortinte. Sed kiel eliro de sur scenejo sonĝa en la realeco. Sed tiu ĉi neeksprimebla beleco petas min resti ankoraŭ iom da tempo. Iom da tempo mi daŭros resti.

Dec 10, 2005

Quechua, lingvo de la inkaoj, la lingvo de homoj


Maĉu Piĉu, fama fortikaĵo en la Inkaa Imperio Posted by Picasa
Ethnologue.com parolas pri 6912 sciintaj vivantaj lingvoj en nia mondo. La studoj montras ke en 50 jaroj, duono el ili estos jam malaperintaj, kaj kun ili, la kulturoj malantaŭ ilin. La plejparto de la lingvoj listitaj, certe, havas nur dekojn aŭ centojn da parolantaro, kaj, kun la globaliĝo de nia civilizacio, ili ne havas multajn ŝancojn travivi. Ĉu ni, la personoj el la pli teknologie evoluinta mondo povs fari ion? Mi kredas ke almenaŭ ni povas provi lerni kelkajn vortojn en iuj de ili... Iukaze, iom da helpo povas vere reviviĝi endanĝerinta lingvo.

Posted by Picasa
Lingvo kiun mi antaŭnelonge malkovris interrete (ne endanĝeriĝita) kaj kiu fascinis min estas la quechua [keĉua], parolita antaŭe en la Inkaa Imperio kaj ankoraŭ aktiva nuntempe, funkcianta kiel oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio kaj ankaŭ havante sufiĉe da parolantaro en Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio. La statistikoj indikas nun inter 10 kaj 14 milionoj da parolantoj en Sudameriko. Quechua aperis en la urbo Caral [Karal], en la hodiaŭa Peruo, ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭ Kristo. Ĉar la inkaoj ne uzis skribon, la latina alfabeto estis adaptita nunepoke por ilia lingvo. La quechua (aŭ runa simi, kiel ĝi estas nomata de la parolantoj - tiu estas "la lingvo de homoj"), havas tute regulan gramatikon. Do, ĝi estas perfekte regula lingvo, kiel Esperanto. Ĉu la inkaoj helpis la lingvon fariĝi pli regula por povi esti facile uzata en la Imperio, kiel nacia tipo de "Esperanto"?

Posted by Picasa
Vortoj en Esperanto kiel kajmano, lamo, gaŭĉo, kokao, kondoro, pumo, vikono, inkao kaj kinino, ĉiuj devenas de la quechua. Mi ne eniros en detaloj pri la lingvo, oni povas lerni kelkajn vortojn interrete per Esperanto sur ĉi tiu paĝo, sed nur aldonos ke, por demandi ion, oni aldonas chu [ĉu] al la fino de l'demando. Ĉu Zamenhof vere sciis ion pri la inkaa lingvo kaj uzis ĝin kiel inspiro por Esperanto? Malfacile ekscii certe, probable ke ne, sed, ĉiukaze, mi kredas ke la belaj infanoj el la ĉi supraj fotoj meritas lerni pri ilia historio kaj kulturo en la lingvo de siaj famaj antaŭuloj. La trian foton mi ŝtelis de ĉi tie.

Dec 4, 2005

Rezultoj de korpa ekzercado...


Posted by Picasa
Jam delonge mi promesis meti bloge foton mian montrante la progreson en mia fizika aspekto. Kiel mi diris, mi finfine forpelis la grason de mia korpo kaj esperas plibonigi mian aspekton estonte. La ĉiutagaj kelkaj minutoj de ekzercado ŝajnas esti la plej efikaj. Tiu ĉi foto estis prenata hodiaŭ, iom post kiam mi vekiĝis.

Dec 3, 2005

Protokolo de Kioto


 Posted by Picasa
Post la Montreala kunveno pri monda tutvarmiĝo, estas interese vidi kiu estas la pozicio de diversaj landoj pri la Protokolo de Kioto. Kun escepto de Usono kaj Aŭstralio, ŝajnas ke la homaro vere intencas fari ion por ripari la damaĝojn kiujn ĝi mem kreis.
Usono estas ĝenerale taksata kiel absoluta certaĵo por la premio de Fosilio De la Tago, insultita de verdaj grupoj por ĝia malakcepto de la Protokolo de Kioto, proksime sekvata de SaŭdArabio por kio estas konsiderataj kiel malhelpemaj taktikoj (kvankam la lasta subskribis la protokolon).

Nov 28, 2005

Mia hejmo en Rumanio


 Posted by Picasa
En la antaŭa postaĵo, Svislando mankis de sur mia mapo (oni havas la francan kaj italan inter la oficialaj lingvoj). Jen nun, kie mia hejmo troviĝas en Rumanio. Bedaŭrinde mi ne vizitis ĝin ekde 2003. Eble tio ĉi okazos venontjare, kiam mi probable akiros mian doktoran titolon.

Nov 22, 2005

Kie vivi?


 Posted by Picasa
Laŭ la lingvoj kiujn mi sufiĉe bone parolas (Esperanto, Angla, Franca, Hispana, Itala, Rumana kaj Rusa) mi kreis tiun ĉi mapon, kun la ruĝaj areoj taksante landojn kie unu el ili estas oficiale uzata. Do, se mi translokiĝus en iu de tiuj ĉi lokoj, eble mi povus farti sufiĉe komforte pro la lingvo. La ruĝaj areoj kovras ĉirkaŭ 56% el la tutmonda landa surfaco. Oni povas krei propran mapon pri iu ajn tie ĉi. Ŝajnas ke mi devas lerni la germanan, portugalan, ĉinan kaj araban se mi volas disponebligi preskaŭ la tutan teron.
Mi ankaŭ aĉetis kelkajn novajn librojn en Esperanto (Flanke de ELNA), inter ili, la plej interesa estas la ĉi suba:

 Posted by Picasa
La kosmo kaj ni estas belege skribita moderna libro pri astronomio (la dua, ĝisdatigita eldono: 2005), kiu prezentas bonegan bildon de nia Universo. Ĝi havas multajn diagramojn kaj eĉ kelkajn ekvaciojn. Mi rekomendegas ĝin al ĉiuj esperantistoj interesataj pri scienco.