Dec 29, 2005

Samsara


Posted by Picasa
Ĉu okazis iam al vi, post legado de libro, spektado de filmo aŭ aŭskultado de kanto, deziri ion pli puran ol kion tiu ĉi mondo povas oferi al ni? Sentante vin homa, sed dezirante adiaŭi la limigon de nia ekzisto kaj brakumi ion pli altan, pli puran, pli daŭran? Laŭ Budismo, "samsara" estas la ciklo de laŭsekvaj ekzistoj de nia animo. Sed eble en la moderna tempo, kun ĉiu libro legata, kun ĉiu filmo spektata,kun ĉiu kanto aŭskultata ni vivas pluan vivon, ni vivas plenan samsaron dum unu sola vivo. Iam, per tiuj travivaĵoj, mi sentas min riĉa, tiel riĉa, ke la vivo mem ŝajnas halti por momento, la tempo ne plu fluas, ĉio ŝtoniĝas en eterno. Tiam mi pensas ke estas momento bona adiaŭi mian efemeran ekziston, pace. Ne mortinte. Sed kiel eliro de sur scenejo sonĝa en la realeco. Sed tiu ĉi neeksprimebla beleco petas min resti ankoraŭ iom da tempo. Iom da tempo mi daŭros resti.

Dec 10, 2005

Quechua, lingvo de la inkaoj, la lingvo de homoj


Maĉu Piĉu, fama fortikaĵo en la Inkaa Imperio Posted by Picasa
Ethnologue.com parolas pri 6912 sciintaj vivantaj lingvoj en nia mondo. La studoj montras ke en 50 jaroj, duono el ili estos jam malaperintaj, kaj kun ili, la kulturoj malantaŭ ilin. La plejparto de la lingvoj listitaj, certe, havas nur dekojn aŭ centojn da parolantaro, kaj, kun la globaliĝo de nia civilizacio, ili ne havas multajn ŝancojn travivi. Ĉu ni, la personoj el la pli teknologie evoluinta mondo povs fari ion? Mi kredas ke almenaŭ ni povas provi lerni kelkajn vortojn en iuj de ili... Iukaze, iom da helpo povas vere reviviĝi endanĝerinta lingvo.

Posted by Picasa
Lingvo kiun mi antaŭnelonge malkovris interrete (ne endanĝeriĝita) kaj kiu fascinis min estas la quechua [keĉua], parolita antaŭe en la Inkaa Imperio kaj ankoraŭ aktiva nuntempe, funkcianta kiel oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio kaj ankaŭ havante sufiĉe da parolantaro en Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio. La statistikoj indikas nun inter 10 kaj 14 milionoj da parolantoj en Sudameriko. Quechua aperis en la urbo Caral [Karal], en la hodiaŭa Peruo, ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭ Kristo. Ĉar la inkaoj ne uzis skribon, la latina alfabeto estis adaptita nunepoke por ilia lingvo. La quechua (aŭ runa simi, kiel ĝi estas nomata de la parolantoj - tiu estas "la lingvo de homoj"), havas tute regulan gramatikon. Do, ĝi estas perfekte regula lingvo, kiel Esperanto. Ĉu la inkaoj helpis la lingvon fariĝi pli regula por povi esti facile uzata en la Imperio, kiel nacia tipo de "Esperanto"?

Posted by Picasa
Vortoj en Esperanto kiel kajmano, lamo, gaŭĉo, kokao, kondoro, pumo, vikono, inkao kaj kinino, ĉiuj devenas de la quechua. Mi ne eniros en detaloj pri la lingvo, oni povas lerni kelkajn vortojn interrete per Esperanto sur ĉi tiu paĝo, sed nur aldonos ke, por demandi ion, oni aldonas chu [ĉu] al la fino de l'demando. Ĉu Zamenhof vere sciis ion pri la inkaa lingvo kaj uzis ĝin kiel inspiro por Esperanto? Malfacile ekscii certe, probable ke ne, sed, ĉiukaze, mi kredas ke la belaj infanoj el la ĉi supraj fotoj meritas lerni pri ilia historio kaj kulturo en la lingvo de siaj famaj antaŭuloj. La trian foton mi ŝtelis de ĉi tie.

Dec 4, 2005

Rezultoj de korpa ekzercado...


Posted by Picasa
Jam delonge mi promesis meti bloge foton mian montrante la progreson en mia fizika aspekto. Kiel mi diris, mi finfine forpelis la grason de mia korpo kaj esperas plibonigi mian aspekton estonte. La ĉiutagaj kelkaj minutoj de ekzercado ŝajnas esti la plej efikaj. Tiu ĉi foto estis prenata hodiaŭ, iom post kiam mi vekiĝis.

Dec 3, 2005

Protokolo de Kioto


 Posted by Picasa
Post la Montreala kunveno pri monda tutvarmiĝo, estas interese vidi kiu estas la pozicio de diversaj landoj pri la Protokolo de Kioto. Kun escepto de Usono kaj Aŭstralio, ŝajnas ke la homaro vere intencas fari ion por ripari la damaĝojn kiujn ĝi mem kreis.
Usono estas ĝenerale taksata kiel absoluta certaĵo por la premio de Fosilio De la Tago, insultita de verdaj grupoj por ĝia malakcepto de la Protokolo de Kioto, proksime sekvata de SaŭdArabio por kio estas konsiderataj kiel malhelpemaj taktikoj (kvankam la lasta subskribis la protokolon).

Nov 28, 2005

Mia hejmo en Rumanio


 Posted by Picasa
En la antaŭa postaĵo, Svislando mankis de sur mia mapo (oni havas la francan kaj italan inter la oficialaj lingvoj). Jen nun, kie mia hejmo troviĝas en Rumanio. Bedaŭrinde mi ne vizitis ĝin ekde 2003. Eble tio ĉi okazos venontjare, kiam mi probable akiros mian doktoran titolon.

Nov 22, 2005

Kie vivi?


 Posted by Picasa
Laŭ la lingvoj kiujn mi sufiĉe bone parolas (Esperanto, Angla, Franca, Hispana, Itala, Rumana kaj Rusa) mi kreis tiun ĉi mapon, kun la ruĝaj areoj taksante landojn kie unu el ili estas oficiale uzata. Do, se mi translokiĝus en iu de tiuj ĉi lokoj, eble mi povus farti sufiĉe komforte pro la lingvo. La ruĝaj areoj kovras ĉirkaŭ 56% el la tutmonda landa surfaco. Oni povas krei propran mapon pri iu ajn tie ĉi. Ŝajnas ke mi devas lerni la germanan, portugalan, ĉinan kaj araban se mi volas disponebligi preskaŭ la tutan teron.
Mi ankaŭ aĉetis kelkajn novajn librojn en Esperanto (Flanke de ELNA), inter ili, la plej interesa estas la ĉi suba:

 Posted by Picasa
La kosmo kaj ni estas belege skribita moderna libro pri astronomio (la dua, ĝisdatigita eldono: 2005), kiu prezentas bonegan bildon de nia Universo. Ĝi havas multajn diagramojn kaj eĉ kelkajn ekvaciojn. Mi rekomendegas ĝin al ĉiuj esperantistoj interesataj pri scienco.

Nov 21, 2005

Nina Hagen, la islanda kaj la aramajka


 Posted by Picasa
Hazarde mi trovis interrete albumon de Nina Hagen, titolita NunSexMonkRock kaj aperigita en 1982. La muziko, kantata en la germana kaj la angla estas vere freneza, ŝi estas probable la plej freneza kantistino kiun mi iam aŭskultis. Sed la muzikokvalito estas vere alta (spite la fakton ke la stilo estas tute freneza). Por mia cerbo (sufiĉe freneza ĝi mem tiujn ĉi tagojn), ŝia muziko estis hodiaŭ kiel akupunkturo: saniga kaj refreŝiga.

 Posted by Picasa
Sendube, ŝi estas talentata kaj havas bonegan voĉon (kaj mi ankaŭ trovas ŝin tre bela). Beadurinde ŝia stilo estis tro malkonvencia por allogi sufiĉe da aŭskultantoj kaj ŝi ne fariĝis tre fama en la moderna muzika mondo. Sed, por la amantoj de originala, malkonvencia kantmaniero, mi rekomendegas ŝin! Se iu scivolas aŭskulti ŝian muzikon, bonvolu retmesaĝu min.

 Posted by Picasa
Intertempe mi ankaŭ aĉetis kurson pri la islanda lingvo (mi tre interesiĝas pri la lingvo parolata de la vikingoj, kaj la islanda estas la plej proksima nunepoke) kaj pri la aramajka (mi tre scivolas lerni kelkajn vortojn en la lingvo parolata de Jesuo, ĉar mi kredas ke iuj lingvoj havis ian misteran kaj miraklan "forton" kiam oni parolas ilin). Mi esperas scipovi babili iomete en ambaŭ post kelkaj monatoj.

Nov 18, 2005

Denove pri "La Ludo"


Atlantido, imagina planedo orbitante Altairon Posted by Picasa
Mi plibonigis (kaj pligrandigis) mian sciencfikcian rakonton, "La Ludo". Por kiu volas legi ĝin, jen la tekso:
Mi vivas en limigita mondo. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj kiujn mi konas. Ekde kiam mi naskiĝis, mi loĝis ĉi urbe kaj nur malofte veturis eksteren. La tuta mondo mia ja estas preskaŭ tute urba, kun alta populaca denseco, sed la plejparto de l'homoj ne plendas, ĉar ankoraŭ ekzistas sufiĉe da parkoj kaj malplenaj areoj ĉirkaŭe. Nuntempe la plejparto de l'homaro vivas en urboj, ĉirkaŭataj de vastaj malplenaj areoj kiujn preskaŭ neniu vizitas plu, ekscepte, eble, la robotoj. Forpasis multaj jarcentoj ekde la pionira esplorado de nia planedo. La homoj ne plu scivolas, ili nur deziras komfortan vivon en malgranda, limigita universo. Nunepoke la kosmo ne plu estas malfermita por la plejparto de ni, ĉar la epoko de amasaj spacvojaĝoj forpasis. Nur la elituloj havas la rajton spacveturi, esti riĉaj kaj alte edukataj. Ili estas la minoritato kiu estras la planedon, helpante nin, la geordinaruloj. Kaj ĝis hieraŭ, mi ja estis sufiĉe kontenta pri nia mondo kaj mia statuso. Ĝis kiam mi renkontis ŝin.
Mi estis promenanta surstrate, en la vespera, malvarma pluvo, kiam observis voje aliflanke junulinon vestita per ruĝa robo. Scivola, mi alproksimiĝis de ŝi. Estis tre bela blondhara virino kun grandaj, verdaj okuloj kaj hela haŭtkoloro, elegante vestita, kiu promenis sola. Ŝia beleco haltis mian spiron kaj korbaton... Ŝi daŭris promeni, sola kaj silenta, perdita en pensoj, sen observi min. Mia identigilo montris ŝian nomon kaj mi tuj eksciis ke ŝi estas elitulino, do mi ne rajtis aplproksimiĝi aŭ deranĝi ŝin surstrate senpermese. Ordinarulo kiel mi neniam havus ŝancon eĉ paroli kun ŝi. Kaj pli ol tio, mia identigilo eksciigis: la morgaŭan ŝi estos vojaĝanta al la belaj mondoj de Altair, 17 lumjarojn for, kaj mi neniam revidos ŝin en mia vivo. Mi imagis ŝin promenante sur alia strato tie, for de nia Tero, kie la homoj vivas trioble pli longe kaj ĉiuj estas tre riĉaj kaj edukataj. Universo tute fermita por mi kaj aliuloj kiel mi... Malfacile, mi iris alidirekte, sed tiu nokte ne povis dormi.
Ŝia beleco kaj graco sekvis min mense kie ajn mi iris, kion ajn mi pensis, en mia vekoj kaj sonĝoj. Ne estis nur amo, estis pli ol tio. Mi ekkomprenis ke mia vivo ŝanĝiĝis por ĉiam kaj nenio povas revenigi la kvietan pasintecon por mi. Mi devis fari ion por renkonti ŝin, por konkeri ŝin, por esti sufiĉe bona por meriti tiun virinon. Kaj nur unu elekto estis kiu estus doninta min la ŝancon fariĝi elitulo en unu tago kaj akiri la vojaĝrajton al Altair: La Ludo!
La daŭro legeblas TIE ĈI.

Nov 14, 2005

La bobeldetektoro por neŭtronoj


 Posted by Picasa
Mia bobelĉambro estis testata hodiaŭ kaj la rezultoj estas kuraĝigaj. Mi ankaŭ sukcesis fari kelkajn fotojn. Ni havas linean motoron kiu movigas pistonon en ĉambro plenigita per freono 115. Ĉar la premo estos inter 7-27 atmosferoj, la freono estos likvida por temperaturo de 50-60 gradusoj Celsius. La fuziaj neŭtronoj kiuj trapasos la ĉambron kreos malgrandajn bobelojn kiuj estos fotataj en paralela lazerlumo. Tiel oni povas obteni valorajn informojn pri la regiono kie oni havas nuklean lazeran fuzion. La neŭtronojn aperigas malgranda deŭtera-tritia kapsulo plastika, vaporigata de la 60 lazerradioj de Omega el la laboratorio kie mi laboras por mia doktoreco (ankoraŭ la plej forta lazero el Usono, kun sia energio de 40 kJ). Sed ĝis mi havos mian detektoron instalita por kapti neŭtronojn, sufiĉe da laboro ankoraŭ necesiĝas.

 Posted by Picasa

Nov 7, 2005

Ŝanĝantaj tempoj

Ĉi semajnfine mi denove vizitis la Parkon Letchworth kun mia japana amikino, kaj ankaŭ la muzeon de George Eastman en Rochester. Intertempe, mi laboras aperigi artikolon en scianca revuo kaj komencis skribi mian doktorecan dizertacion. Vendrede mi vidis, funkcianta, la meĥanismo de mia bobelĉambro en la halo de la entrepreno kiu konstruis ĝin. Nun, la obtenado de doktora titolo estas por mi, unuafoje, pli ol simpla fora revo.



 Posted by Picasa
Sabate, la Internacia Televido, sur gxangalo.com estis finfine lanĉita. Mi forte entuziasmiĝis inicie, sed por la tria tago laŭvice, oni povas vidi nur dokumentarion pri Valencio kaj kartunon pri fantasta florvendejo. Mi esperas ke ili plibonigos kaj pludiversigos ilian programon.





 Posted by Picasa