Maĉu Piĉu, fama fortikaĵo en la Inkaa Imperio
Ethnologue.com parolas pri 6912 sciintaj vivantaj lingvoj en nia mondo. La studoj montras ke en 50 jaroj, duono el ili estos jam malaperintaj, kaj kun ili, la kulturoj malantaŭ ilin. La plejparto de la lingvoj listitaj, certe, havas nur dekojn aŭ centojn da parolantaro, kaj, kun la globaliĝo de nia civilizacio, ili ne havas multajn ŝancojn travivi. Ĉu ni, la personoj el la pli teknologie evoluinta mondo povs fari ion? Mi kredas ke almenaŭ ni povas provi lerni kelkajn vortojn en iuj de ili... Iukaze, iom da helpo povas vere reviviĝi endanĝerinta lingvo.

Lingvo kiun mi antaŭnelonge malkovris interrete (ne endanĝeriĝita) kaj kiu fascinis min estas la
quechua [keĉua], parolita antaŭe en la Inkaa Imperio kaj ankoraŭ aktiva nuntempe, funkcianta kiel oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio kaj ankaŭ havante sufiĉe da parolantaro en Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio. La statistikoj indikas nun inter 10 kaj 14 milionoj da parolantoj en Sudameriko. Quechua aperis en la urbo Caral [Karal], en la hodiaŭa Peruo, ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭ Kristo. Ĉar la inkaoj ne uzis skribon, la latina alfabeto estis adaptita nunepoke por ilia lingvo. La quechua (aŭ
runa simi, kiel ĝi estas nomata de la parolantoj - tiu estas "la lingvo de homoj"), havas tute regulan gramatikon. Do, ĝi estas perfekte regula lingvo, kiel Esperanto. Ĉu la inkaoj helpis la lingvon fariĝi pli regula por povi esti facile uzata en la Imperio, kiel nacia tipo de "Esperanto"?

Vortoj en Esperanto kiel kajmano, lamo, gaŭĉo, kokao, kondoro, pumo, vikono, inkao kaj kinino, ĉiuj devenas de la quechua. Mi ne eniros en detaloj pri la lingvo, oni povas lerni kelkajn vortojn interrete per Esperanto
sur ĉi tiu paĝo, sed nur aldonos ke, por demandi ion, oni aldonas
chu [ĉu] al la fino de l'demando. Ĉu Zamenhof vere sciis ion pri la inkaa lingvo kaj uzis ĝin kiel inspiro por Esperanto? Malfacile ekscii certe, probable ke ne, sed, ĉiukaze, mi kredas ke la belaj infanoj el la ĉi supraj fotoj meritas lerni pri ilia historio kaj kulturo en la lingvo de siaj famaj antaŭuloj. La trian foton mi ŝtelis de
ĉi tie.