Mar 27, 2008

Tibetaĵoj en mia hejmo - "Made in China" ("Farita en Ĉinio") skribitas eĉ sur ili!


Mi aĉetis interrete tri belajn insignajn flagetojn de Tibeto. Kiel probable ĉiuj scias, la simbolo de la tibeta flago estas malpermesata en Ĉinio, speciale ekde 1959, kaj estas kontraŭleĝe montri aŭ posedi ĝin publike aŭ private sur ties teritorio.
Sed surprize, kiam la flagoj alvenis, mi legis sur la plastika kovrilo la nun mondkonatan mantraon - "Made in China" ["Farita en Ĉinio"]. Do, mi persone scivolas - kie en Ĉinio tiuj ĉi flaget-insignoj fabrikatas? Ĉu la graveco de ekonomiaj aferoj superas la gravecon de politiko? Mi tre scivolus aŭdi eksplikon de persono kiu povus helpi.

Mi ankaŭ aĉetis tibetan flagon, sed tiu, ne surprize, havis sur ĝi la skribaĵon "Made in Taiwan" ["Farita en Taivano"]. La foto datas de la pasinta vendredo, kiam mi ankaŭ estis suferanta de terura malvarmumo kiu prizonigis min en la hejmo por kvar tagoj...

4 comments:

Anonymous said...

Imagu, ke la samo okazas en Eŭropo... Ĉiuj rigrardas Tibeton, sed semtempe Aleksandr Lukaŝenka silentigas opoziciulojn kaj sendependajn amaskomunikilojn en Belorusio. Pri tio mi informas en mia blogo: http://lukiz.wordpress.com/2008/03/28/belorusio-vokas-helpon/
Amike,
LukiZ

MCG said...

Vi certe pravas! Mi havas specialan intereson pri Tibeto ekde kiam mi estis infano. Mi studas la tibetan lingvon kaj intencas paroli ĝin flue. Tial nun mi verkas tiom multajn blogaĵojn pri la "Monda Tegmento".
Dankegon pro vizito!

Saint-Ex said...

Tio estas vere ironia.

MCG said...

Haha, vi pravas! Mi ridegis kiam mi vidis tion...